Deutschland-Flagge Esperanto-Flagge

Pri ni

Ni renkontiĝas por paroli Esperanton kaj interŝanĝi informojn kaj ideojn. Pri la lingvo, pri la movado, pri la mondo kaj pri ni.

Ni estas klubo de ĉirkaŭ 20 membroj. Ni kunvenas unufoje monate (kiu havas tempon kaj emon), kaj unufoje jare por somera festo kaj unufoje por antaŭkristnaska festo (omaĝe al la fondinto de Esperanto, ĝenerale la 15-an de decembro kiel Zamenhofa festo). Vidu 'Kontakto' por detaloj.

Ĉar Esperanto-parolantoj estas bone konektitaj en la tuta mondo, ne malofte venas gastoj al niaj renkontiĝoj - el la regiono aŭ el la tuta mondo.

Ĉiuj interesatoj estas invitataj ekkoni Esperanton kaj nin ĉe la renkontiĝoj. Se vi ankoraŭ ne parolas Esperanton, ni unue parolos la germanan kaj konigos vin al la lingvo. Se vi tiam interesiĝas pri Esperanto, ni konsilas vin pri kiel lerni ĝin. Kaj kompreneble ni volas teni kontakton unu kun la alia.